#JESkonkursoj: Ĉu vi povas nomi jenan riveron kaj kastelon?

time
5 days ago
view
0 views

Ĝisdatigo de 04/04/2024: La unua JES-konkurso jam finiĝis! la ĝustan respondon vi trovos en la telegramgrupo de JES24-25: https://t.me/JES2024_2025

En la tago de nia definitiva interkonsento kun la kongresejo, en kiu ni okazigos JES24-25, la tri Belgoj de nia Organiza Teamo tagmanĝis en mirinda loko en la ĉirkaŭaĵo... Atendante la unuan aliĝeblon dum IJF 2024 (27/03 - 02/04) ni proponas al vi la eblon ekscii po iomete pli pri la kongresejo, kaj por tiuj kiuj plej arde scivolas, ni pripensis jenan konkurseton:

Tiu ĉi video povus helpi vin en la unua konkurso por senpaga trinko-karto dum JES24-25:

KIEL NOMIĜAS TIU RIVERO? Kaj - post konfirmo de la ĝusta rivero - la kastelo?

Kondiĉoj de la konkurso:

  • planita daŭro: ĝis fino de IJF +1 tago: 03 de aprilo 2024
  • medio: sendu vian respondon en la nova telegram-grupo: JES 24-25 en Belgio https://t.me/JES2024_2025
  • nur po unu respondo por rivero kaj po unu por kastelo, por ĉiu persono (unua provo estos validigata)
  • ĝusta respondo pri la nomo de la rivero estos konfirmota de organizanto post kelkaj tagoj
  • por definitiva venko necesos la koordinatoj/guglomaps lokigo/konvinka identigo de jena abismo-pendanta kastelo
  • la premio konsistos el trink-kupono, aŭ €10-valora ekivalento je trinkkupono por la JES-trinkejo.

konsilo: nomu unue nur riveron, kaj gardu vian ŝancon nomi la kastelon ĝi post konfirmo de la rivero ;)

Loading comments...
affpapa
sigma-africa
sigma-asia
sigma-europe
GamesSportsStreams