Ŝia ridet' ⭑ i.d.c. (inicialoj dc)

time4 yr agoview1 views

Titolo: Ŝia ridet' Muzikprojecto: i.d.c. (Éric Languillat) Muzikalbumo꞉ signoj de viv’ (2012)

Teksto kaj muziko: Éric Languillat (i.d.c.) Muzikeldonejo: memeldonita Rejeto: initialsdc.bandcamp.com

──────────────────── 📝 𝚃𝙴𝙺𝚂𝚃𝙾

Se vintro lasis nur larmon Sekigas ĝin nun la varmo De ŝia ridet' Eterna spur' de junaĝo La plej malfia kontaĝo Ŝia ridet' Ĝi estas pli ol mieno Hmm vizaĝa mielo Dolĉaĵ' de nia somer' Kun ŝi estas nur gaj' gaj' gaj'

Vespere kune sur plaĝo Neniu pensas pri naĝo Kantante ĉirkaŭ la fajro Atentas nur pri la fajno De ŝia ridet' Kaj baldaŭ la nuraj flamoj Estas de niaj amoj Miraĝ' de nia somer' Kun ŝi estas nur gaj' gaj' gaj'

Se vintro venos kun larmo Sekigu ĝin per la ĉarmo De memoraĵ’ ────────────────────

℗ i.d.c.

i.d.c. (inicialoj dc/initials dc) estas muzikprojekto fondita de Éric Languillat en 2003 kaj bazita en Offenbach-ĉe-Majno (de: Offenbach am Main) en Germanujo.

Uzante la hejmstudion kiel laboratorion, la artisto zorgeme poluras ĝis plej fajnaj detaloj ĉiujn albumojn de i.d.c., kaj miksas influojn de alternativa popo kaj moderna elektronika muziko por krei buntan melankolian popmuzikon, en kiu akustikaj gitaroj dancas kun spicaj drummaŝinoj kaj prasinteziloj el alia jarcento.

La projekto estas aktiva kaj en loka arta sceno kaj en nia internacia komunumo, kun koncertoj kiuj jam delonge fariĝis regulaj programeroj de esperanto-aranĝoj, dum kiuj la artisto kutime prezentas sinkronizitajn videofilmojn, sed ankaŭ ne hezitas kanti akustikajn versiojn de siaj plej konataj kantoj.

Kun jam kvar tutesperantaj albumoj (Urbano, signoj de viv’, La Granda Aventuro kaj Fulmerford) eldonitaj kaj la prezento en la reto de pluraj altkvalitaj videaĵoj, i.d.c. enradikigis kiel originala kaj valora muzikvidea arta projekto.

© Vinilkosmo

🏛 𝙱𝙸𝙱𝙻𝙸𝙾𝚃𝙴𝙺𝙾 ☆ 𝚉𝙰𝙼𝙴𝙽𝙷𝙾𝙵 🏛

Loading comments...