Kontaktu nin kaj ĉeestu per ZOOM en la 3a de marto 2024 je la 17:00 (UTK+1) !
Pli da klarigo: Post interesa, pensiga malferma kunsido de la Organiza Teamo pri buĝetado, OT JES24-25 denove invitas junajn organizemulojn observi sian kunsidon, kaj tiumaniere trankvile plispertiĝi, por ke vi estu pli preta, kiam vi komencus mem organizi Esperanto-eventon!
En la 03/03 ni kunsidos pri alternativaj retaj iloj, uzindaj dum sia kunlaborado, anstataŭ la nuna otjes2425@gmail.com.
Por partopreni la kunsidon sendu prefere retmesaĝon al jes@esperanto.de, aŭ Telegramu al @DelfenEgo. Tiam mi sendos responde ZOOM-ligilon.
Tio ne estos ĉio! Ni jam anoncas 2 pliajn malfermajn kunsidojn, ĉiam dimanĉoj, je la sama horo: 10/03: pri la JES-fonduso (kun speciala Brazila gasto) 17/03: pri kiel nia vizio pri la kongreso influas jam fruajn decidojn kiel kongresejo…
#JES2024 #LaBoRen #junajorganizemuloj




